Welcome to our online store! Register    |    Login    | Cart  |  Search   Submit
Home > Foreign Books > Scriptures / Dharma Words
La Fundamenta Instruo DE ŬONBULISMO - Esperanto & Korean Edition
SKU : WFB-018A
ITEM
QUANTITY
The Principal Book of Won-Buddhism / Esperanto & Korean Edition / Pages: 164 / Hardcover

Details :

Author:   fondita de Sotesano (Tradukis Choe Taesok)

Hardcover:   164 pages

Publisher:   Won Buddhist Publishing

ISBN-10:   8986065029

Language:   Esperanto /  Korean

Publication Date:   Junio 28, 1998

Product Dimensions:   5.2(W) X 7.4(H) X 0.5(D) inches

 

Description :

Ĉi tiu libro estas la Esperanta traduko de Ŭonbulgjogjoĝon (en la kora) eldonita en 1962.

Ŭonbulismo : Ŭonbulismo (Ŭonbulgjo en la korea) estas religio fondita de Sotesano (1891- 1943), en 1916, Koreio. Ĝi prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, la darmkorpan budhon, cirklon. Sotesano esprimis per cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis meminstruite post dudekjara penado.

Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.

La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el la kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj, kaj el la tri studoj kaj la ok sintenoj. La kvar grandaj principoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko.

Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo kaj ankaŭ utiligas instruojn de ekzistantaj religioj.

Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvastiĝas tra la mondo. Ĉi tiu libro enhavas la baza sankta libro de ŭonbulismo kun la fundamenta doktrino.

 

Contents:

La Fundamenta Instruo

1. Ĝenerala enkonduko

Fondmotivo

Instruresumo

2. Doktrino

Ilŭonsang

Kvar bonfaroj

Kvar nepraĵoj

Tri studoj

Ok punktoj

Esencaj vojoj de homo kaj de studo

Kvar devizoj

3. Praktikado

Ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado

Fiksperioda kaj ĉiama trejnoj

Budhonoma ĉantado

Sidmedito

Grava ujdaro

Taglibro

Iamajna medito

Pentvortoj

Korkonfeso kaj preĝo

Albudha adoro

Preceptoj

Ĉefaj naturutiligaĵoj

Unua prediko

Prediko pri sufero kaj plezuro

Kuracado de malsana socio

Kunperfektigo de korpo kaj spirito

Gradoj de darmforto